Tuesday, June 7, 2016

vorto de la tago : anime

*anim/o
1 Ne sensperceptebla forto, rigardata kiel la esenco k la ekspliko de la vivo de ĉiu ekzistaĵo: tiel longe, kiel mia animo estas en miZ; homo, kies animo estas en liaj nazotruojX (en lia spiro); lia animo forkuris en la pinton de la piedoZ (li preskaŭ svenas de timo); kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdosN; ili vivas per unu animo en du korpojZ (pp intimaj amikoj); sen Moor ni estas korpo sen animo!Z; eligi sian animonZ (morti); (f) la animo de l’ mondo (➞ panteismo).
2 Θ Tiu forto, rigardata kiel nemateria individua esenco, per kiu la sola homo kapablas rilati kun la dieco: rekomendi sian animon al Dio; mi fordonas mian animon al la diabloZ; la unuaj teologoj diskutis, ĉu la virino havas senmortan animon; la pastra flegado de la animoj.
3 Θ Tiu sama esenco, rigardata kiel postvivanta la korpon: kredi je la transmigrado de la animoj (➞ metempsikozo, reenkarniĝo); la pesado de la animoj (juĝado de la mortintoj en la religioj egipta, kristana, islama); la animoj de la purgatorio; preĝi por ies animo (➞ indulgenco); vagi kiel turmentata animo (damnito). ☞ spirito 6.
4 Φ Psiko.
5 Fonto de la sentoj k pasioj, tuto de la moralaj k emociaj kapabloj, kontraste kun la intelektaj: lia tuta animo ribelis kontraŭ tiu hontiga trudo; konsideri la staton de la animojZ; algluiĝis lia animo al DinaX (li enamiĝis); sonoj ne aŭdeblaj sed senteblaj por ĉiu animo sentemaZ; Tolstoj estis pli ĝuste granda animo ol granda inteligento; tonoj, kiuj parolas al la animoB; (f) tiu pentraĵo ne havas animon.
6 Homa persono: estis eĉ ne unu animo en mejla ĉirkaŭaĵo; urbeto de kvin mil animoj; ב mia animo (mi).
7 Ĉefa instiganto, aganto; li estis la animo de la entreprenoB, de la Rezistado. ☞ koro, kerno, motoro.
8 Ⓣ La interna parto de objekto: la animo de pafilo (centra kavo de la tubo), de violono (ligna cilindreto fiksita sub la ponto, inter la sontabulo k la dorso), animo de kablo (la centra ŝnureto); animo de statuo (kerno aŭ armaturo, sur kiu oni ĝin fandas). ☞ kalibro, alezo, almo.
anima. Rilata al la animo: anima trankvilo (➞ ataraksio), konflikto, turmento; ĝi (mia patrujo) staras antaŭ miaj animaj okulojZ; tiu ardo k kvazaŭ anima soifo je la vortoj de la EvangelioZ.
animi (tr)
1 Vivigi: animita estaĵo; trovi la ĝustan vojon al animado de la lingvo.
2 Vigligi: animi la pezan atmosferon de oficiala kunveno; animita parolado, diskuto.
3 Inspiri: poemo, animita de malamo al la tiraneco.
animismo Θ Formo de religio, bazita sur la kredo, ke ĉiuj objektoj en la mondo havas propran animon, ligitan aŭ ne al ili. ☞ manao.
reanimi. ⚕ Redoni movojn al haltinta koro aŭ spiraparato.
reanimado ⚕ Tuto de la procedoj (intensa flegado), ebligantaj reestabli la vivonecesajn funkciojn, momente endanĝerigitajn okaze de medicinaj, kirurgiaj aŭ traŭmataj situacioj: la reanimado celas rekrei ekvilibron kiel eble plej proksiman al la normalo koncerne spiradon, cirkuladon k jonan ekvilibron; reanimado de droninto.
senanimaZ. Ne havanta animon: iuj homoj asertas, ke la bestoj estas senanimaj estaĵoj; (f) senanima beleco.
egalanima. Ĝuanta konstantan humoron, ekvilibritan karakteron. ☞ flegma, senpasia.
facilanima. Aganta sen sufiĉa pripensado, sen seriozeco: la multo de mono faris lin malhumila k facilanimaZ; por ke en okazo de bezono ni havu kontraŭpezon, se la kongresanoj volus fari ion facilanimanZ; la virinoj estas tiel facilanimaj!Z; fari facilanime rompojn k ŝanĝojn en la lingvoZ.
facilanimaĵo. Io farita facilanime: ĉu oni povas tiel konstante fari facilanimaĵojn k kuradi post diinoj?Z. ☞ frivolaĵo.
facilanimeco. Malseriozeco, senpripensemo: kompreneble, estus facilanimeco, se mi volus oferi E-on, kiu jam ion atingisZ; la pli maljunaj virinoj plendas pri la facilanimeco de la junularoZ.
*grandanima. Havanta noblan, altan animon: montru vin grandanimaZ; se vi grandanime donos al mi la favoron, pri kiu mi vin petas […]Z; (analoge) ĉu mi povos akcepti la grandaniman proponon de vi k de L.Z; (ironie) ne vere, amikoj, kia edifa k grandanima maniero de pensado!Z.
grandanimeco. Eco de iu, io grandanima: balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Cl.Z; konfeso mia senkulpigu min nun antaŭ la grandanimeco viaZ.
unuanima
1 Havanta unu saman volon, opinion: unuanima civitanaro; la unuanima armeo aklamis lin reĝo.
2 Montranta tian samvolecon, samopiniecon: unuanima decido; la Deklaracio unuanime akceptita en la Bulonja kongresoZ; eĉ nun, por la sankta unuanimeco, mi forĵetus mian laboron k aliĝus al la VolapükZ.
ventanima. Tre facilanima, sencerba.

Pri la projekto
Kontaktu nin
Subtenu nin

No comments:

Post a Comment