Thursday, March 10, 2016

☪ La Sankta Kurano, Ĉapitro 2:1-24 ⚡ kaj mian pensaĵojn ☪

Mi Kredas en la Eternulo ĉar mi volas kredi kaj frenezaj travivaĵoj, kaj kiel mi sentas tiam pensas(aŭ pregas),  - Mi volas kredi en vivo poste mortiĝos,   Eble, la malkreduloj ne volas al kredi,  mi pensas fidoj estas elekton. ateistoj devas havi iomete fido ke estas nenio "grandan vivon al nia" agnostikuloj,  eble havas la plej  bona ideo por esti la kritikaj pensaduloj. 

agnostikulo. Homo, kiu opinias, ke oni nenion povas kogni pri la ekzisto de Dio aŭ diaĵo. http://vortaro.net/#agnostikulo

La sekvantaj strofoj estas interesa, ĉar la teksto diras:
homoj ne volas kredi, kvankam ili pensas ke ilia kredas, kaj Alahon konscias,

6:  ĉu vi ilin admonas aŭ ne admonas - ili ne volas kredi;  jam, (ĉu vi konas misiistoj en ĉi tiu fidoj?)

11-12 estas grava,  "Ne estigu malpacon sur la tero" kaj "Male, ni estas pacemuloj" - Vere ili estas malpacemuloj, sed ili ne konscias tion." - Estanta en la komenca la Korano Libro,  ĉu vi pensas ke ĝi diras pri Hodaŭ foja?

16 amuzas min kaj estas komika: kiuj aĉetis eraradon kontraŭ gvidado, sed tiu komerco ne havigis al ili iun ajn profiton, ili certe ne estas gvidataj.

23-24 : Se vi havas duboj, (se vi estas sinceraj) fari io simila(La korano? la fido?La kredaĵo?), apud Alah  - Kaj vi ne fari simila malbona okazoj de la malsincera,

1.Alif Lam Mim.
        la tri vortoj  supremenciita , Nur la Dio konas tia signifas

 2.Ĉi tiu estas la Libro, en kiu ne estas dubo, gvidilo por la justuloj,

 3.por tiuj, kiuj kredas je la Nevideblaĵoj kaj levas la preĝon kaj distribuas almozojn el tio, kion Ni donacis al ili,
 4.por tiuj, kiuj kredas je tio, kio estis revelaciita al vi, kaj je tio, kio estis revelaciita antaŭ vi, kaj firme kredas al la vivo venonta.

 5.Por ili estos la gvidado de ilia Sinjoro kaj ili estos sukcesaj.
 6.Vere tiuj, kiuj ne kredas - kaj por ili estas egale, ĉu vi ilin admonas aŭ ne admonas - ili ne volas kredi;
7 .Alaho sigelis iliajn korojn kaj iliajn orelojn kaj dika vualo kovras iliajn okulojn; por ili estos terura turmento.
 8.Inter la homoj estas iuj, kiuj diras: "Ni kredas je Alaho kaj al la Tago de la Juĝo", sed tamen ne estas kredantoj;
       

 9.ili volus trompi Alahon kaj la kredantojn, sed ili ne sukcesas trompi iun alian ol sin mem; ili tamen ne konscias tion;

 10.en iliaj koroj estas malsano, kaj Alaho pliigis tiun malsanon, kaj por ili estos dolora puno, ĉar ili mensogadis.

 11.Kiam estas dirite al ili: "Ne estigu malpacon sur la tero", ili respondas: "Male, ni estas pacemuloj!".
 12.Aŭskultu! Vere i1i estas malpacemuloj, sed ili ne konscias tion.


 13.Kiam estas dirite al ili: "Kredu vi, kiel jam aliaj kredis!", ili respondas: "Ĉu ni kredu kiel la stultuloj?". Aŭskultu! Vere ili mem estas stultuloj, sed ili ne scias tion.


 14.Kiam ili renkontas la kredantojn, ili diras: "Ni kredas", sed kiam ili kaŝe kunvenas kun siaj delogistoj, ili diras: "Vere ni estas kun vi, vere ni nur mokadis".

 15.Alaho repagos ilin pro ilia mokado kaj lasos ilin progresi je ili malpiegeco; ili vagados kiel blinduloj.
 16.Estas ili tiuj, kiuj aĉetis eraradon kontraŭ gvidado, sed tiu komerco ne havigis al ili iun ajn profiton, ili certe ne estas gvidataj.

 17.Ili similas al homo, kiu ekbruligis fajron: kiam ĝi ĉirkaŭe ĉion eklumigas, Alaho forprenas ilian lumon kaj lasas ilin en la mallumo; ili nenion vidas:
 18.surdaj, mutaj, blindaj; ili ne revenos.

 19.Aŭ alie: kiel pluvego el la nuboj; en ĝi estas mallumo kaj tondro kaj fulmo; ili metas siajn fingrojn en siajn orelojn pro la fulmofrapo kaj timas la morton; Alaho ĉirkaŭas la miskredantojn.

20.La fulmo preskaŭ forprenas ilian vidon; kiam ĝi ilin eklumigas, ili iras en ĝia lumo, kaj kiam fariĝas mallume, ili haltas. Se Alaho volus, Li forprenus ilian aŭdadon kaj ilian vidadon: vere Alaho havas povon super ĉiuj aferoj.

 21.Ho vi homoj! Adoru vian Sinjoron, kiu kreis vin kaj tiujn, kiuj estis antaŭ vi, por ke vi estu ŝirmataj;
 22.kiu faris por vi la teron kuŝejo kaj la ĉielon tegmento kaj sendis el la ĉielo akvon; poste Li sendis al vi nutraĵon el fruktoj. Do ne aldonu rivalojn al Alaho; la veron vi ja konas.

 23.Se vi tamen estas en dubo pri tio, kion Ni sendis al Nia servanto, vi alportu ĉapitron kiel estas tiu ĉi kaj voku viajn atestantojn anstataŭ Alahon, se vi estas sinceraj.

 24.Sed se vi ne faros tion - kaj vi neniam kapablos fari tion - timu la fajron, kies nutraĵo estas homoj kaj ŝtonoj: ĝi estas pretigita por la miskredantoj.


Krom
http://www.lernado.it/kurano/kur002.htm










No comments:

Post a Comment