(If you no longer wish to receive these messages, see below.)
--------------------------------------------------
SEKVI
1. Iri aŭ veni post moviĝanta objekto aŭ persono:
Li sekvis la knabinon per la rigardo.
Ŝi ne ŝatas legi, sekve ni ne donacu libron al ŝi.
En tiu vojaĝo min atendas sinsekvo da aventuroj.
2. Iri laŭ io aŭ agi konforme al io, kio gvidas:
Mi ne intencas sekvi viajn konsilojn!
3. Partianiĝi al iu, dividi ies opiniojn, trakti kiel mastron:
Neniam sekvu malbonajn homojn.
Li ne estas la sekvanto de tiu filozofo.
La sekvado de falsaj dioj estas tre populara nuntempe.
4. Okazi post io, esti lokita post io:
Post vintro sekvas printempo.
Tago tagon sekvas, sed ne similas.
Kiu paciento estas sekva?
Sekvantan tagon ni jam ne estos ĉi tie.
5. Rezulti el io, esti motivita aŭ kaŭzita de io:
El niaj disputoj sekvis nenia decido.
Kiaj estas la sekvoj de la milito?
Mia foriro sekvigis la aliajn.
6. Mense kapti la signifon de io, la ideojn de iu:
Mi ankoraŭ estis dormema kaj ne sekvis la lecionon.
--------------------------------------------------
You have received this message because in your profile at http://en.lernu.net, you indicated that you would like to receive our daily word of the day. Words of the day are a special service of lernu!; you can read about the service at http://en.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/ . If you don't want to receive these messages anymore, log in at lernu! and change your profile to unsubscribe, or click on the link below:
http://en.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/?tgv=94aa462772
------------------------------
The lernu! team
teamo@lernu.net
No comments:
Post a Comment