Monday, October 24, 2016

Vorto :akrigi - to sharpen

Akrigi -to sharpen

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Akrigi
Serĉi
Sugesto: Uzu Esc por reveni al la serĉo-fenestreto.

➀ *akr/a
1 Tia, ke ĝia rando estas tranĉa aŭ ĝia pinto pika: akra glavoZ, tranĉiloZ; akraj dentojZ, sagojX; malgranda birdo, sed akra ungetoZ. ☞ akuta.
2 Vive k penetre ekscitanta la sensojn: akra krenoZ, pipro, ventoZ; akra sonoZ, voĉoZ, bojadoZ; akra haladzo; akra briloZ, ruĝo, kontrastoZ; akra doloro; tro akra fajro estas sen daŭroZ; la malvarmo estis tiel akra, ke eĉ la Azianoj blovis en la manojnB. ☞ morda, ŝiri, trabori, blindiga.
3 (f) Malagrable k ofende impresanta la sentojn: akraj mokojZ, riproĉojZ; per akra tonoZ; eviti ĉion akran k polemikanZ; lia (de Cart) akra maniero de agado faras al ni multe da malbonoZ; la plej akraj malamikoj de la homaranismoZ; akra krizo, batalo; li akre atakis la pastrojnB. ☞ amara, severa.
4 (pp sensoj aŭ, f, pri la intelekto) Kapabla percepti tre etajn, malfacile distingeblajn detalojn: gasto havas akrajn okulojnZ; ili ĉiuj havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vortonZ; ŝi observis lin akre per ŝajne mallevitaj okulojZ; akrevida spirito. ☞ sagaca, penetri.
akraĵo
1 Tranĉrando: li frapis ĉion per la akraĵo de la glavoX. ☞ pinto.
2 Eĝo.
akreco. Eco de io akra: la akreco de klingo, de voĉo, de kritikoj, de ies orelo.
akrigi. Fari akra:
1 akrigi glavonZ, plugilonX, fosilonZ, hakilonZ, rikoltilonX; akrigita raziloZ, krajono; bonodora fojno igis ĉiun preterirantan ĉevalon akrigi la orelojnZ;
2 la apetito akriĝados dum la manĝadoZ;
3 tiuj, kiuj akrigas sian langon kiel serpentoX; tiu deklaro akrigis la disputon;
4 sperto saĝon akrigasZ; ĉe li precipe akrigita estis la sento de aŭdadoZ.
akrigilo. Ĉia ilo, por akrigi pinton aŭ randon: rotacia, plata, ŝtona, rimena akrigilo; akrigilo de krajonoj, de razklingoj.
akriĝi. Iĝi akra: la ekonomia krizo akriĝis.
forakrigi. Forigi, akrigante: forakrigi la breĉetojnZ (de glavo).
*malakra. Tia, ke ĝi ne penetre vundas la sensojn aŭ sentojn: malakra skriboplumo, injektila nadlo; bruligi herezulon per malakra fajro (por daŭrigi la torturon); malakra ŝerco; la tranĉrandoj de la plugilferoj malakriĝisX; lia vidado komencis malakriĝi k li ne povis vidiZ.
franĝakrigi Ⓣ Franĝigi.
vidakreco ⚕ Penetremo de la vidkapablo, difinebla kiel la angula distanco inter la du plej proksimaj punktoj, kiujn la okulo povas distingi, k mezurebla per optometroj.

No comments:

Post a Comment