Friday, April 1, 2016

Vorto de la tago - PAFI

--------------------------------------------------

PAFI

Ĵeti per ilo, celante vundi aŭ mortigi:

Li pafis la birdon.
Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
Mi ne aŭdis la pafojn.
La pafado ne daŭris longe.
En la pafejo ni sin ekzercis por pafado.
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.
Mi forpafis birdojn el arbo (fortimigis per pafo).
Li speciale preterpafis, ĉar ne volis min mortpafi.
Trapafadi la aeron (vane labori).


------------------------------
The lernu! team
teamo@lernu.net

No comments:

Post a Comment